Insulo Iniŝmoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árainn, Árainn Mhór, Inis Mór
Inishmore
kruda mrbordo apud Dún Aengus
kruda mrbordo apud Dún Aengus
insulo
Akvejo Atlantiko
Insularo Britaj Insuloj
Geografia situo 53° 7′ N, 9° 44′ U (mapo)53.123611111111-9.7275123Koordinatoj: 53° 7′ N, 9° 44′ U (mapo) f1
Situo de Árainn, Árainn Mhór, Inis Mór Inishmore
Situo de Árainn, Árainn Mhór, Inis Mór
Inishmore

Map

Longo 14 kmf2
Larĝo 3 kmf3
Areo 30,91 km² f4
Plej alta loko 123 mf5
Loĝantaro 845 (2011)
27 loĝ./km²
Ĉefa loko Cill Rónáin
rifoj de Dun Aengus
rifoj de Dun Aengus
vdr

Árainn [ˈɑːɾən̠ʲ] (Pri tiu ĉi sono aŭskultu) (irlande ankaŭ Árainn MhórInis Mór; esperante: Granda Insulo, angle Inishmore) estas insulo antaŭ la okcidenta marbordo de Irlando. Ĝi apartenas al la insularo Aran kaj estas la plej granda kaj plej okcidenta insulo de tiu insularo en la Galiva golfo. Ĝi longas ĉ. 14 km kaj larĝas 3 km. Sur ĝi loĝas 845 homoj (stato: 2011). La insulo estas konata kiel centro de la irlanda lingvo kaj kulturo, krome sur ĝi troviĝas multaj antaŭ- kaj prakristanaj ejoj. La Aran-insuloj apartenas al la regionoj, kie dominas la irlanda lingvo, nomata Gaeltacht (= Irlandlingvio).

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la insulo naskiĝis la poeto Máirtín Ó Direáin kaj la verkisto Liam O’Flaherty. Ĉe ĝia marbordo Brendan la Vojaĝisto konstruis laŭ onidiroj en la jaro 565 sian Curragh kaj ekvojaĝis trans la Atlantiko (Navigatio Sancti Brendani).

En 2014 okazis en Poll na bPéist, nome rektangula natura akvobaseno ĉe la Atlantika marbordo, la “Red Bull Cliff Diving”, konkurso de saltado de rifoj. [1]

Turismo kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Árainn estas ŝatata turisma celo. La turistoj povas malkovri la insulon tra migravojoj, per ĉevalĉaroj, per biciklo kaj busetoj. Per pramo la insulo Árainn estas ligita kun Doolin kaj Ros an Mhíl en Connemara. En Cill Éinne (Killeany), sude de Cill Rónáin, troviĝas la flughaveno de la insulo, kiun Aer Arann plurfoje tage per aviadilo de la tipo Britten-Norman BN-2 Islander alflugas de Inverin. La ĉefa loko de la insulo estas Cill Rónáin (Kilronan), kie troviĝas la haveno por la pramo. Cill Rónáin havas hotelojn kaj junulargastejon, malgrandan supermerkaton kaj gastejojn. Ĝenerale dominas sur Árainn la taga turismo. Precipe la pramo ebligas rapidan alveturadon de Doolin al la insulo Árainn kaj la turisma kulmino, la Klifoj de Moher.

Konstruaĵoj kaj historiaj ejoj[redakti | redakti fonton]

  • ruino de la kastelo Arkyn, burgo el la 16ª jarcento
  • Dún DúchathairDoocaher (esperante: la nigra fortreso), fortreso kun tiel nomata rajdista baraĵo
  • St. Eany’s Well kaj preĝejo kun restaĵoj de la en la 19a jarcento disfalita ronda turo de Turmartin
  • Na Seacht dTeampaill (esperante: la sep preĝejoj), ruinoj de prakristanaj preĝejoj (preĝejo Sankta Kieran, preĝejo Kilchoran, Templebrecan, Templenaneeve – preĝejo de la sanktuloj, templo Benen, templo MacDuagh, templo Soorney)
  • Kloŝano, inter ili la fama Clochán na Carraige, la sola komplete konservita sur la Aran-insuloj
  • Dún Aonghasa, la plej fama el la Dunoj aŭ ŝtonfortikaĵoj en Irlando kiu aĝas pli ol 3000 jarojn
  • Dún Eochla kaj Dún Eoghanachta estas pliaj rondaj fortikaĵoj
  • kelkaj dolmenoj (ekzemple Oghil Wedge tomb) kaj ŝtonaj krucoj
  • preĝejo Sankta Benan, la plej malgranda oratorio de Irlando
  • Leachtanna cuimhne, tipo de ŝajntomboj, kiu ĉefe troviĝas sur la insulo Áirann

Sur la insulo estas registritaj pli ol 30 antaŭ kaj prahistoriaj trovitejoj.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]