Kloŝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kloŝano sur duoninsulo Dhuibhne.
La praa Clochán na Carraige sur la Aran insuloj (Inishmore).
intena aspekto de la Clochán na Carraige.

Kloŝano, aŭ abelkorbkabano angla lingvo Beehive hut, en Irlanda lingvo Clochán (plur. Clocháin, de cloch= „ŝtono“), estas termino por plej ofte rondoforma ŝajnvolbokonstruaĵo el sekmuraĵo, ĉefe tipaj el Irlando, sed ne nur.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Britaj insuloj[redakti | redakti fonton]

Parte ankoraŭ ĝis hodiaŭ konservitaj kabanoj estis konstruitaj en la ferepoko kaj en la frukristana tempo, malofte ankaŭ en la novtempo. La plej multaj troviĝas ĉe la marbordo de la duoninsulo Dhuibhne. Tre belaj ekzempleroj staras apud Fahan, proksime de Ventry kaj sur la rokinsuleto Skellig Michael okcidente de la duoninsulo Iveragh, ambaŭ en la graflando Kerry. Sur la Aran-Insuloj la Clochán na Carraige estas la lasta konservita kloŝano. En la graflando Sligo staras kloŝanoj sur la insulo Innishmurray. Ĉe la monto Slieve League („Griza monto“) ĉe la okcidenta marbordo de la graflando Donegal troviĝas la plej nordaj kloŝanoj de Irlando.

Oriente de Lonfearn en Skotlando staras la tiel nomataj druidaj domoj. Aliaj staras sur insulo Skye kaj sur la insuleto Eileach an Naoimh de la arkipelago Garvellachs. Tie staras duobla kabano. En Kornvalo ekzistas Bosporthennis. Tie staras rondaj kaj ortangulaj kloŝanoj.

kabano el ekŝtonaĵo en la montaro Luberon.

Francujo[redakti | redakti fonton]

En multaj regionoj de suda kaj suokcidenta Francujo trobviĝas ŝtonaj kabanoj el sekmuraĵoj.ikli havas diversajn regionajn nomojn: borie aŭr cahute (Provenco), capitelle (Roussillon), cabane (Périgord), caselle (Quercy).

Konstrumaniero[redakti | redakti fonton]

La kloŝanoj estas konstruitaj kiel sekmasonaĵo. La konstruo okazis sen mortero en metante plurajn paralelajn tavolojm unu sur la alia, ĝis ili formas ŝajvolbaĵon. Ili staras ofte unuope kiel parto de grupo, sed formas ankaŭ duoblaj aŭ trioblaj strukturoj. Apud Ventry sur la duoninsulo Dhuibhne oni konstruis en la frua mezepoko ĉ. 400 kloŝanoj unu apud la alia. Malofta konstrumaniero estas Clochán na Carraige sur la Aran-insulo Inishmore. Ĝi havas du kontrauajn enirejojn (ŝajne trairejo), ĝi estas de ekstero ovala kaj interne ortangula.

Celo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej fruaj estas la kloŝanoj sur Skellig Michael. Ili estis frukristanaj monaĥejoj. Ankaŭ la kloŝabaro sur Eileach an Naoimh apartenis al iu monaĥejo, kiu verŝajne estis fondita de la sankta Brendan la Vojaĝanto. Aliaj ekzempleroj, eble tiuj apud Ventry sur la duoninsulo Dhuibhne apartenis al pli antikvaj kompleksoj. La plej multaj kabanoj jam ekde longe estas neuzataj. Kelkaj servis ĝis la 20a jarcento kiel fojnejo kaj stokejo aŭ stalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Harbison: Pre-christian Ireland. From the first Settlers to the early Celts (= Ancient People and Places. No. 104). Thames and Hudson, London 1988, ISBN 0-500-02110-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

}}