Insulo Libereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Libereco.

La Insulo Libereco, antikve nomata Insulo Bedloe, estas eta neloĝata insulo en la golfeto de Novjorko en Usono, konata ĉar sur ĝi staras la Statuo de Libereco. Tiu nomo estas uzata ekde la komenco de la 20-a jarcento, kvankam la nomo ne estis oficiale ŝanĝita ĝis 1956. Antaŭ starigado de la Statuo de Libereco, la insulo Bedloe estis hejmo de Fort Wood, defensiva fortikaĵo, konstruita el granito, kiu havis formon de 12-pinta stelo. Pro tio, ĝi estis konata kiel "Star Fort" (Fortikaĵo Stelo).

La insulo apartenas al la federacia registaro de Usono kaj estas vivtenata de la National Park Service. Ĝi estas eksklavo de la ŝtato Novjorkio situanta ene de la ŝtato Nov-Ĵerzejo.

La insulo havas 59.558 kvadratajn metrojn.

Vidu ankaŭ