Insulo Livingstono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

62° 36′ S 60° 30′ U / 62.600 °S, 60.500 °U / -62.600; -60.500 (mapo)

Renier Point
Tangra Montoj.

La insulo LivingstonoLivingston (historia rusa nomo Smolensk, 62° 36′ S 60° 30′ U / 62.600 °S, 60.500 °U / -62.600; -60.500 (mapo)) estas insulo de Antarkto en la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, Okcidenta Antarkto kuŝanta inter Insulo Greenwich kaj Neĝinsulo. Tiu insulo estis konata de maristoj jam en 1819, kaj la nomo Livingston, kvankam de nekonata derivo, estis establita por internacia uzado ekde la 1820-aj jaroj.

Geografio

Markolo Bransfield el insulo Livingston.

Livingston estas situanta en la Suda Oceano je 110 km nordokcidente de Kabo Roquemaurel ĉe la antarkta ĉeftero, je 809.4 km sud-sudoriente de la Horna Kabo en plej suda Sudameriko, je 820 km sudoriente de Insuloj Diego Ramírez (plej suda tero de Sudameriko), je 1,000 km sude de Malvinoj, je 1,600 km sudokcidente de Sud-Georgio, kaj je 3,000 km el la Suda Poluso.

La insulo estas parto de la arkipelago de la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, nome insulĉeno etende super 500 km oriente-nordoriente al okcidente-sudokcidenta direkto, kaj separata el la proksima Antarkta Duoninsulo de la Markolo Bransfield, kaj el Sudameriko de la Draka Marpasejo. La Sudaj Ŝetlandoj kovras totalan terareon de 3,687 km².

Vidu ankaŭ