Insulo Saint-Louis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sudo de la insulo Saint-Louis kaj la kajo de Orléans, viditaj de la ponto Tournelle.

La insulo Saint-Louis, aŭ franclingve Île Saint-Louis, estas unu el la du insuloj de Parizo. Ĝi troviĝas en la riverego Sejno, kore de la franca ĉefurbo, kaj okcidente de la insulo Cité, malantaŭ la katedralo Dipatrino de Parizo.

Historio

La insulo ricevis sian nomon kiel omaĝo al la franca reĝo Ludoviko la 9-a, alinomita Sankta Ludoviko (Saint-Louis). Ĝi estis nedaŭre renomita "insulo de la frateco" (île de la Fraternité) dum la franca revolucio de 1789.

La insulo Saint-Louis estas fakte artefarita : ĝi rezultas el la kunigo de la antaŭaj "insulo de la Bovinoj" (île aux Vaches) oriente kaj "insulo Dipatrino" (île Notre Dame) okcidente.

Saint-Louis hodiaŭ konsistigas unu el la plej multekostaj kvartaloj de Parizo, precipe koncerne luprezojn.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj