Saltu al enhavo

Insulo Sankta Laŭrenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Savoonga, Alasko
Mapo de Savoonga, Alasko

La insulo Sankta Laŭrenco (en Jupika SivuqaqSavoonga) estas sittanta okcidente de kontinenta Alasko, Usono, en la Beringa Maro, ĝuste sude de la Beringa Markolo, je ĉirkaŭ 63°30' Norde 173°20' Okcidente. La vilaĝo de Gambell estas situanta en la nordokcidenta kabo, je 58 km el la Ĉukotka duoninsulo en Ĉukotka aŭtonoma distrikto. La insulo estas parto de Alasko, Usono, sed pli proksime de Siberio ol de la kontinenta Alasko. La insulo Sankta Laŭrenco supozeble estas unu el la lastaj videblaj partoj de la tera ponto kiu iam kunigis Azion kun Nordameriko dum la Pleistoceno.[1] Ĝi estas la sesa plej granda insulo en Usono kaj la 113a plej granda insulo en la mondo.

Laŭ la usona censo de 2000 estis 1,292 personoj vivantaj en terareo de 4,640.1 km².[2] La insulo estas ĉirkaŭ 140 km longa kaj 13–36 km larĝa. La insulo ne havas arbojn, kaj la ununura arbecaj plantoj estas la Arkta saliko, kiu staras ne pli ol 30 cm.

La insula abundo de marbirdoj kaj maraj mamuloj okazas pro la influo de la Marfluo Anadir, oceana marfluo kiu alportas varmecon, nutroriĉan akvon el la profundaj akvoj de la ŝildobordoj de la Beringa Maro.

Vilaĝoj

Prahistorio

Historio

Notoj

  1. Tools and Implements: St. Lawrence Island and the Bering Strait Region, University of Missouri-Columbia Museum of Anthropology, http://anthromuseum.missouri.edu/minigalleries/bering/intro.shtml Konsultita la 24an de majo 2006.
  2. Block Group 6, Census Tract 1, Nome Census Area United States Census Bureau