Insulo Santa Cruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Santa Cruz
Bildo de la NASA satelito de la Insulo Santa Cruz.
Bildo de la NASA satelito de la Insulo Santa Cruz.
insulo • rancho of California
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Kanalinsuloj
Geografia situo 34° 0′ N, 119° 44′ U (mapo)34.003611111111-119.72638888889747Koordinatoj: 34° 0′ N, 119° 44′ U (mapo) f1
Insulo Santa Cruz (Kalifornio)
Insulo Santa Cruz (Kalifornio)
DEC
Insulo Santa Cruz
Insulo Santa Cruz

Map

Longo 35 kmf2
Larĝo 10 kmf3
Areo 245,42 km² f4
Plej alta loko Devils Peak
747 mf5
Loĝantaro 2 (2000)
<1 loĝ./km²
Ĉefa loko Stanton Ranch
Mapo de la kanalinsuloj
Mapo de la kanalinsuloj
vdr
La norda marbordo de la Insulo Santa Cruz en aŭgusto.

Insulo Santa Cruz estis la plej granda privata insulo ĉe kontinenta Usono, sed ĝi estas nune parte posedata de la ŝtata servo de Naciaj Parkoj (NPS posedas 24 %, kaj la Nature Conservatory posedas 76%).[1] La insulo, situa antaŭ la marbordo de Kalifornio, estas 35 km longa kaj el 3 al 10 km larĝa. Ĝi estas parto de la norda grupo de la insuloj nomitaj Kaliforniaj Kanalinsuloj,[1] kaj pro siaj 249.95 km² estas la plej granda el la ok insuloj de la insularo. Santa Cruz lokiĝas en Kantono Santa Barbara. La marbordo havas krutajn klifojn, enormajn markavojn, krekojn kaj sablajn strandojn. Laŭ la ŝtata censo de Usono de 2000 la oficiala populacio de la insulo estas de 2 personoj. [2] La plej alta monto estas Devils Peak, pro siaj 747 m.

Centra valo duonigas la insulon laŭlonge de faŭlto, kun vulkana rokaro norde kaj pli malnova sedimenta rokaro sude.

Santa Cruz estas la ununura loko kie loĝas la Insula makisgarolo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]