Insula makisgarolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Insula makisgarolo
Insula makisgarolo
Insula makisgarolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Aphelocoma
Specio: A. insularis
Aphelocoma insularis
(Henshaw, 1886)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Insula makisgarolo (Aphelocoma insularis) [1]) aŭ Insula garolo estas unu el la specioj de la makisgaroloj (aŭ genro Aphelocoma) kiu estas indiĝena de Nordameriko kaj pli precize endemismo de la Insulo Santa Cruz ĉe la marbordo de Suda Kalifornio.

Ĝi estas tre rilata al la kalifornia makisgarolo – tio estas la marborda Okcidenta makisgarolo kiu troviĝas ĉe la proksima interna lando (Rice et al. 2003 [2]) - sed diferenciĝas ĉar estas pli granda, pli brilkolora kaj havas evidentan pli fortikan bekon, krom genetika konsisto. La bekogrando rilatas al ties dieto, kiu enhavas dikŝelajn glanojn de la Insula kverko (Quercus tomentella).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj makisgaroloj la Insula makisgarolo havas bluajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn kun blugriza brustostrio. Tiu specio estas pli brilblua ol la Okcidenta kaj la Florida makisgaroloj. Ĝi distingiĝas ankaŭ el aliaj makisgaroloj pro sia plia grando. Ili havas longan voston tipe de plej parto de aliaj garoloj. Ili havas grandajn grizbrunan makulon en la supra parto de la dorso. Junuloj estas grizblankaj, sed havas bluajn flugilojn kaj voston. Ili havas akran vocoxn kiel "ŝriip" inter aliaj. La ondeca flugo estas simila al tiu de la Blua garolo, sed la Insula makisgarolo ne havas blankajn pintojn en flugiloj kaj vosto.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La specio reproduktiĝas en marbordaj arbaroj de kverkoj aŭ arbustejoj. Ili estas tre agreseme defendemaj. La reproduktaj habitatoj ŝajne estas malbundaj en la insulo kaj pro tio junaj individuoj prokrastas sian reproduktadon dum kelkaj jaroj. Malkiel la Florida makisgarolo kaj aliaj garoloj, tiu specio ne ĝuas la avantaĝon de la kooperativa reproduktado. Ĝis kiam estos disponebla repodukta spaco neparigitaj individuoj uzas marĝenajn habitatojn netaŭgajn por reproduktado. Nereproduktuloj ne defendas teritoriojn, sed manĝas kaj ripozas en propraj grupoj.

Reproduktado okazas printempe kiam plantoj floras, kreskas folioj kaj abundas artropodoj. Nestoj estas konstruitaj el bastonetoj kaj kovritaj el pli maldikaj bastonetoj kaj radikoj kaj estas bone kaŝitaj en ĉiu ajn alto el grundonivelo al 12 m alte. Oni demetas 2 al 5 ovojn kaj abundas nestopredado fare de serpentoj, Okcidenta Punktomefito, Insula vulpo, korakoj kaj eble aliaj Insulaj makisgaroloj. Post elnestiĝo meza vivodaŭro estas 4.8 jaroj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La insulo Santa Cruz estas je 29 km de la kalifornia marbordo sude de Santa Barbara kaj estas la plej granda el la konataj tie kiel la insuloj Channel Islands kaj ĝi funkcias kiel rezervejo, parte pro The Nature Conservancy kaj parte pro la Nacia Parko Channel Islands. La Insula makisgarolo povas ofte esti vidata ĉe la Prisoner's Cove, kie multaj boatoj vizitantaj la insulon lasas kaj prenas pasaĝerojn. Tiu specio estas relative abunda (ĉ 9,000 individuoj); sed ĝi estis klasita kiel "Preskaŭ Minacata" de la IUCN ĉefe por konsiderigi ke eventuala katastrofo, malsano aŭ invada specio (kiel la jam enmetitaj ŝafoj, porkoj kaj kaproj) povus rapide mortigi la ĝis nun prosperan populacion sed kiu estas limigita al unusola insulo. La Insula makisgarolo ne loĝis laŭ nuna kono en iu ajn alia loko historie kaj ne estas fosilioj de la tre bone priserĉitaj najbaraj insuloj (Curry & Delaney 2002 [3]).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Aphelocoma, el latinigita greka aphelo-, "milda" (greka: apalos, απαλός) + Latina coma "hararo", pro la milda plumaro de la birdoj de tiu genro kompare al aliaj korvedoj. insularis, latina por "insula".
  2. Rice, Nathan H.; Martínez-Meyer, Enrique & Peterson, A. Townsend (2003): Ecological niche differentiation in the Aphelocoma jays: a phylogenetic perspective. Biological Journal of the Linnean Society 80(3): 369–383. COI:10.1046/j.1095-8312.2003.00242.x PDF plena teksto
  3. Curry, Robert L. & Delaney, Kathleen Semple (2002): Island Scrub-Jay (Aphelocoma insularis). In: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America 713. Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & American Ornithologists' Union, Washington, D.C. Online version, retrieved 2007-FEB-25. COI:10.2173/bna.713 (postulas subskribon)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • GOODWIN, Derek; Gillmor, Robert. (1986) Crows of the World 2nd ed. Seattle: University of Washington Press. ISBN 0565009796.
  • MADGE, Steve; Burn, Hilary. (1994) Crows and jays: a guide to the crows, jays and magpies of the world. London: A & C Black. ISBN 0713639997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]