Inter-esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inter-Esperanto)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Inter-Esperanto, kromnomata Baza, estas projekto kreita en 2003 de Greg Hoover por esti komunikilo inter parolantoj de Esperantidaj lingvoj! Ĝi celis esti la DUA neŭtrala lingvo por internacia komuniko (eble faligis la malgrandan Babelan turon apud Babela turo). Lia dua celo estas helpi la lernadon de aliaj planlingvoj kiel Esperanto.

Baza derivas sian vortprovizon kaj strukturon de Esperanto, sed malpliigis kvanton da vortoj (nur 450) kaj plisimpligis la gramatikon.

La projekto estas tre simila al Esperanto, ĝi eĉ uzas la ĉapelitajn literojn, sed emas ne uzi la R (ĉu Volapuka influo?). Ankaŭ la pluralo en -j estas uzata kaj ankaŭ la korelativoj. Al idistoj restas nur la ebleco uzi siajn korelativojn anstataŭ la Esperantajn ĝis lerni kiel uzi ilin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.