Mondlango
Mondlango (=Monda Lango; en esperanto Mondlingvo), kromnomata Ulango (=Universala Lango), estas planlingvo kreita de He Yafu en 2002 bazita sur Esperanto kaj la angla lingvo.
La projekto forigas la ĉapelitajn literojn kaj prenas la q, w, x kaj y. Ĝi forigas la akuzativon kaj la pluralon de adjektivoj. La "virgenraj" substantivoj estas anstataŭigitaj per "neŭtralaj" substantivoj. La vortaron ĝi pliangligas, ĉar laŭ ĝia filozofio Esperanto havas tro latinecan vortprovizon. Finfine ĝi anstataŭigas la -j de pluralo per -s.
En Mondlango la verboj finiĝas per -an, -in, -on, -uz, -ez por prezenco, pasinteco, futuro, subjunktivo kaj imperativo. Ĉar -os estas la finaĵo de plurala substantivo; kaj la prezenca, pasinteca kaj futura tempoj de aktivaj participoj finiĝas per -ant, -int, kaj -ont. Pro tio, estus pli bone uzi -an, -in, -on por akordi kun ili.
Ekzemplo
[redakti | redakti fonton]- La tero esan un biga vilajo, ay ciu humo esan jia vilajano
- La tero estas unu granda vilaĝo, kaj ĉiu homo estas ĝia vilaĝano
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Nova oficiala retejo de Mondlango Arkivigite je 2021-05-15 per la retarkivo Wayback Machine