Internacia Flughaveno Murtala Muhammed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Flughaveno Murtala Muhammed.

La Internacia Flughaveno Murtala Muhammed, en angla Murtala Muhammed International Airport (MMIA)[1] (IATA: LOS, ICAO: DNMM) estas internacia flughaveno en Ikeja, Ŝtato Lagoso, Niĝerio, kaj estas la ĉefa flughaveno en la tuta ŝtato. La flughaveno estis dekomence konstruita dum la Dua Mondmilito kaj estas nomita laŭ militistestro Murtala Muhammed, nome la kvara militista reganto de Niĝerio.

29 flugkompanioj de pasaĝeroj funkcias el tiu flughaveno al 34 urboj en Afriko kaj al 11 aliaj urboj el aliaj kontinentoj. En 2017 estis 5 367 234 pasaĝeroj. Dek flugkompanioj funkciigas kargo-servojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Murtala Muhammed International Airport, Lagos". Faanigeria.org. Arkivita el la originalo la 16an de Novembro 2016. Alirita la 20an de Marto 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gradidge, Jennifer (2006). The DC-3 The First Seventy Years. Air-Britain (Historians) Ltd. ISBN 0-85130-332-3.
  • Sykes, Terry (1973). The DH.104 Dove and DH.114 Heron. Air-Britain (Historians) Ltd. ISBN 0-85130-033-2.