Internacia Flughaveno Ministro Pistarini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Internacia Flughaveno Ministro Pistarini estas la ununura en Latinameriko kiu funkciigas flugojn al la kvin kontinentoj, kaj estis kvalifikita kiel plej bona flughaveno de la mondoregiono fare de Skytrax.[1] Ĝi situiĝas ĉe Ezeiza, for de la urbaj limoj, sed servas majoritate al la Federala Ĉefurbo kaj al la metropola areo.
Internacia Flughaveno de Ezeiza.

La Internacia Flughaveno Ministro Pistarini (FAA: EZEIATA: EZEICAO: SAEZ), konata komune kiel Internacia Flughaveno de Ezeiza, estas la ĉefa internacia flughaveno de Argentino. Ĝi situantas ĉe Ezeiza, en Granda Bonaero, je ĉirkaŭ 35 km sudoriente de Bonaero. La alia flughaveno de la areo metropola estas tiu nomita Aeroparque Jorge Newbery, kiu uzatas nur por mallongdistancaj flugoj kaj al Brazilo, Urugvajo, Ĉilio kaj Paragvajo. La konekto inter ambaŭ eblas per buso aŭ taksio. Estas la plej uzata flughaveno de Argentino, la dua el Sudameriko kaj la tria el Latinameriko laŭ kvanto de internaciaj pasaĝeroj transportitaj.

La kategorio atribuita de la ICAO por la flughaveno estas la plej supra nome 4F, tio estas por aviadilo ĝis 65 m al 80 m kaj referenclongo de pli ol 1,800 m.

La Internacia Flughaveno de Ezeiza estas konsiderata kiel unu el plej modernaj kaj gravaj flughavenoj de Latinameriko kaj de la Suda Hemisfero. Pro la kvanto de internaciaj flugentreprenoj kiuj funkcias tie, de landoj kaj servitaj celoj, kaj ankaŭ pro la nombro de proponitaj flugoj, ĝi estas konsiderata referenco pri flughaveno ĝenerale. Aliflanke ĝi estas la ĉefa funkcibazejo je internacia nivelo de Aerolíneas Argentinas, kaj unu el ĉefaj bazejoj de la entreprenalianco SkyTeam en la mondo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

34° 48′ 49.70″ S 58° 32′ 29.40″ U / 34.8138056 °S, 58.5415000 °U / -34.8138056; -58.5415000 (mapo)