Internacia Klasifiko pri Proceduroj en Medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Klasifiko pri Proceduroj en Medicinoangle International Classification of Procedures in Medicine, mallongigo ICPM – estas sistemo sistemo de klasifiko pri proceduraj kodoj por medicinaj terapioj evoluigita de la Monda Organizo pri Sano. La klasifiko ekestis dum la 1970-aj jaroj, kaj publikiĝis dum la jaro 1978. Tamen ĝi neniam ricevis la saman internacian akcepton kiel la Klasifiko Internacia de Malsanoj (mallongigo esperante KIM, angle ICD). Rezulte, la prisanaj servoj en multaj landoj evoluigis siajn proprajn, neinterkongruajn, sistemojn por kodigo de medicinaj proceduroj kaj intervenoj.

Estas antaŭvidate ke la klasifikon anstataŭu nova Internacia Klasifiko de Prisanaj Intervenojangle International Classification of Health Interventions, mallongigo ICHI – sistemo same evoluigita de la Monda Organizo pri Sano. La nova klasifiko ĝis nun tamen nur ekzistas en prova stadio.

La diagnozokodoj de la Klasifiko Internacia de Malsanoj kune kun la procedurokodoj de la Internacia Klasifiko pri Proceduroj en Medicino en multaj landoj uziĝas por kalkuli sumon laŭ la sistemo DRG ("diagnozo-rilataj grupoj"), sekve de kiu hospitaloj ricevas honorariojn por la terapio de pacientoj. Laŭ la stato de 2009 ekzemple la prisanaj servoj de Germanio kaj Nederlando aktive utiligas la Internacian Klasifikon pri Proceduroj en Medicino. Pluraj aliaj landoj tamen uzas procedurajn klasifikojn tute sen rilato al la sistemo "ICPM", ekzemple la aŭstralia modifo "ICD-10-AM" de la Klasifiko Internacia de Malsanoj, la francia klasifiko "CCAM" aŭ la usona klasifiko "PCS".