Internacia Premio José Martí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Premio José Martí
honorigo
Organizanto Unesko
Lando Kubo
vdr

La Internacia Premio José Martí celas "progresigi kaj agnoski agadon de elstara merito laŭ la idealoj kaj spirito" de kuba sendependeca gvidanto, pensulo, kaj poeto José Martí".

José Martí

Unesko donas la premion proksimume ĉiun kvaran jaron. La unua premio estis en 1995, cent jarojn post la morto de Martí. Krom la honoro, la premio ankaŭ donas monon (nuntempe USD $5000) donitan de la registaro de Kubo.

Gajnantoj estas elektitaj laŭ la unuanima decido de sep juĝantoj – kvin "eminentaj personoj" nomumitaj de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, alia eminenta persono elektita de la kuba registaro, kaj reprezentanto de la Ĝenerala Direktoro – el listo de kandidatoj kunmetitaj de membroŝtatoj de Unesko kaj de permesitaj ne-registaraj organizaĵoj. Individuoj, grupoj de homoj, kaj institutoj estas ĉiuj elekteblaj kiel kandidatoj.

Ricevintoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Ricevinto Lando
2016 Alfonso Herrera Franyutti  Meksiko
2013 Frei Betto  Brazilo
2009 Atilio Borón  Argentino
2005 Hugo Chávez  Venezuelo
2003 Pablo Gonzalez Casanova  Meksiko
1999 Oswaldo Guayasamín  Ekvadoro
Milagros Palma Guzmán  Nikaragvo
Georges Anglade  Haitio
1995 Celsa Albert Batista  Dominika Respubliko

Ligiloj[redakti | redakti fonton]