Internacia Viŝegrada Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Internacia Visegrada Tago)

Internacia Viŝegrada Tago (angle: International Visegrad Day) - festo celebrata ĉiujare la 15-an de februaro laŭ iniciato de Internacia Viŝegrada Fonduso kaj publikaj amaskomunikiloj de ŝtatoj el Viŝegrada grupo (Telewizja Polska, Pola Radio, Ĉeĥa Televido, Ĉeĥa Radio, Slovaka Radio kaj Televido kaj la hungara MTVA). Fiksita laŭ interkonsento pri kunlaboro de organizaĵoj de publikaj amaskomunikiloj el la landoj de Viŝegrada Grupo enkadre de kunlaboro inter amaskomunikiloj el la 18-a de junio 2015.

La tago memorigas datrevenon de subskribo fare de prezidentoj de Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario de la pakto pri fondo de Viŝegrada grupo la 15-an de februaro 1991 en kastelo de la hungara urbo Viŝegrado. Celo de la starigita festo etas substreko de historiaj ligoj inter la socioj kaj institucioj de Pollando, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario, kaj ankaŭ de ilia nuna kunlaboro. Amaskomunikiloj de la viŝegradaj ŝtatoj festas la tagon helpe de forsendo de enhavoj ligitaj kun kunlaboro de ĉi tiuj kvar ŝtatoj.

La festo unuafoje estis celebrata la 15-an de februaro 2016, en la 25-an datrevenon de la renkontiĝo de ŝtatprezidantoj el Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario en Viŝegrado.

Eksteraj lgiloj[redakti | redakti fonton]