Inuksuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la inuksuko Nappatuq, ”staras rekte“
Niungvaliruluit (fenestroforma direktoindikilo)

La vorto Inuksuk (alia literumo Inukshuk respektive Inukŝuk, pluralo Inuksuit) el la inuita lingvo, en Esperanto nomebla "inuksuko", havas la signifon „samkiel homo“. Inuite ĝi ankaŭ skribiĝas "ᐃᓄᒃᓱᒃ". La inuitoj je tiu vorto komprenas „aĵon, kiu anstataŭ homo povas transpreni taskojn“ (ankaŭ ne-inuitoj konas aĵojn kun tia anstataŭa funkcio, ekzemple trafiklumo, kiu transprenas la funkcion de policisto regulanta la trafikon ĉe vojkruciĝo, vojmontrilobirdotimigilo). Por la inuitoj, kiuj ĝis antaŭ mallonge ne uzis skribon, la inuksukoj iĝis identigaj monumentoj en la pejzaĝo. Kiel la rakonte pludonitaj mitoj kaj legendoj ankaŭ la inuksukoj konservas kulturan scion kaj pludonas ĝin de generacio al sekva generacio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inuksukoj estas figuroj el pluraj grandaj ŝtonoj, grupigitaj unu apud respektive sur la alia, kaj plejparte surkreskitaj per malnovegaj likenoj, kiuj atestas pri la aĝo de la figuroj. Ne malofte la figuroj aĝas plurajn jarcentojn kaj tiam estas adorataj de la inuitoj kiel hereditaj simboloj de la prauloj. Sciaj maljunaj inuitoj raportas, ke multaj inuksukoj estis starigitaj de inuitaj prauloj (do homoj de la inuita tiel nomata Tulea kulturo, pli-malpli 1000 ĝis 1800 p.K.), ke iuj inuksukoj tamen multe pli maljunas kaj fontas de "la homoj kiuj preparis la landon por la inuitaj prauloj", nomataj la "Tunitoj" (tiel la inuitoj nomas la homojn de la Kabo-Dorset-kulturo, ĉ. 500 a.K. ĝis 1000 p.K.), sed ke ankaŭ la hodiaŭaj inuitoj ankoraŭ starigas inksukojn en pejzaĝaj lokoj, kiujn ili volas signi el plej diversaj kialoj.

Ne eblas kontentige fidinde fiksi la aĝon de la unuopaj inuksukoj. La klimataj ĉirkonstancoj kaj la lokaj veteraj kondiĉoj de la Arkto tro diversas. Iuj inuksukoj krome faratas el ŝtonoj je kiuj likenoj apenaŭ kreskas, kaj tial ili aspektas multe pli junaj ol ili estas.

Inuksugalait, „kie estas tre multaj inuksukoj“, inuita nomo por la kapo „Inuksuk Point“ ĉe la okcidenta pinto de la duoninsuko Foxe

Taskoj de inuksukoj[redakti | redakti fonton]

La kialoj kiuj gvidis al konstruo de inuksukoj, tra la jarcentoj ĝis hodiaŭ apenaŭ ŝanĝiĝis: La inuksukoj servas kiel vojmontriloj, estis markiloj por pli facila retrovo de manĝostokejoj, avertiloj pri danĝeraj lokoj kaj memorejoj en lokoj en kiuj okazis nekutimaj eventoj. Kiam la inuitoj ankoraŭ ĉasis per arĉo kaj sagoj, la inuksukoj dum la ĉaso de kariboj havis gravan funkcion: La bestoj evitis la homsimilajn figurojn kaj direktiĝis tien kie la ĉasistoj kaŝite atendis ilin. La figuroj do el tute praktikaj kialoj estis utilaj por la pretervivo de la lokaj inuitoj. Tamen unuopaj inuksukoj ŝajne delonge havis spiritismajn signifojn, kvankam malmulto estas konservita pri la mita signifo en la "malnovaj tagoj". Klaras tamen ke inuksukoj estas monumentoj por la sciado, pensado kaj agado de inuitoj de pasintaj epokoj.

inuksuko sur la monto Whistler proksime de Vankuvero

Inuksuko kiel emblemo de la Vintra Olimpiko 2010[redakti | redakti fonton]

Inuksuko estas la emblemo de la Vintra Olimpiko 2010 en la kanada urbo Vankuvero. La en 2005 dezajnita emblemo havas la nomon "Ilaanaq" (inuite por "amiko"). Similaj inuksukoj ekde la Monda Ekspozicio 1986 en Vankuvero situas ĉe la plaĝo de la "angla golfeto" (English Bay) de la urbo, kaj ekde antaŭ la Olimpiko ankaŭ sur la monto Whistler 115 km norde de Vankuvero, kie okazis la sportaj eventoj pri alpa skiado. Kvankam distance de la inuita vivoteritorio, tiuj simboloj tamen akcentas la kulturan heredaĵon de la inuitoj ene de la kanada socio.