Monto Whistler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
monto Whistler
montopinta areo kun skilifto
monto
Alteco 2 181 m
Situo Brita Kolumbio, Kanado
Montaro montoĉeno Fitzsimmons
Geografia situo 50° 4′ N, 122° 57′ U (mapo)50.059166666667-122.95694444444Koordinatoj: 50° 4′ N, 122° 57′ U (mapo) f4
monto Whistler (Brita Kolumbio)
monto Whistler (Brita Kolumbio)
DEC
monto Whistler
monto Whistler
Situo de monto Whistler
monto Whistler (Kanado)
monto Whistler (Kanado)
DEC
monto Whistler
monto Whistler
Situo de monto Whistler
Map
monto Whistler
vdr

La monto Whistler (angle Whistler Mountain) estas monto de la montoĉeno Fitzsimmons Range en la nordokcidento de la Provinca Parko Garibaldi en la provinco Brita Kolumbio de Kanado. Ĝi altas 2181 metrojn super la marnivelo.

Origine la monto nomatis London Mountain, laŭ mineja areo en la proksimeco. En 1965 la monto ricevis sian nunan nomon, ĉar la asociigo kun la pluva vetero de Londono ne favorigis la allogon de turistoj. La nova nomo Whistler, en Esperanto "fajfanto", elektiĝis pro la karakterizaj fajfoj de la lokaj marmotoj. Samtempe en la 1960-aj jaroj la regiono de la monto kaj de la najbara Blackcomb Peak estis transformita al vintrosporta areo.

La samnoma loĝloko Whistler piede de la monto intertempe apartenas al la plej ŝatataj vintrosportaj feriejoj. Sur la montoj Whistler kaj Blackcomb Peak okazas la konkursoj pri alpa skiado de la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]