Irén Júlia Götz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Irén Júlia Götz [goc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Götz Irén Júlia estis hungara kemiisto, profesoro. Ŝia edzo estis László Dienes.

Irén Júlia Götz [1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1889 en Magyaróvár. Li mortis en 1941 en Sovetio en Ufa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Irén Júlia Götz frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Budapeŝto, poste ŝi doktoriĝis en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1911. Ŝi aliĝis al Rondo Galilei en 1908. En 1912 ŝi laboris helpe de stipendio en instituto de Marie Curie en Parizo. En la sekva jaro ŝi esploris en Budapeŝto. En 1913 ŝi edzigniĝis. Dum la Hungara Sovetrespubliko ŝi instruis en la menciita universitato, tial post falo de la respubliko ŝi estis arestita. En 1920 ŝi rifuĝis unue al Aŭstrio, poste al Rumanio. Inter 1922-1928 ŝi instruis en universitato en Cluj, poste ŝi denove rifuĝis al Berlino, poste al Moskvo. Ŝi havis postenon en esplora instituto. En 1941 ŝi estis arestita pro falsaj akuzoj, poste ŝi liberiĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A radium-emanatio quantitativ meghatározásáról (1911)
  • A tudomány harca a világnézetért (1921)
  • Harc Einstein körül (1926)
  • A milliomosok utcája (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]