Irana Kurdistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Irana Kurdistano respektive Irana KurdioOrienta Kurdio (kurde ڕۆژھەڵاتی کوردستان, latinliterigita: Roĝhilatê Kurdistanê) estas neoficiala nomo por la partoj de nordokcidenta Irano kun aŭ plimulto aŭ konsiderinda populacio de kurdoj. Geografie, ĝi inkludas la Okcidentan Azerbajĝanan Provincon, Kurdistanan Provincon, provincon Kermanŝaho, provincon Ilamo kaj partojn de provinco Hamadano kaj provinco Lorestano.

Entute, kurdoj estas ĉirkaŭ 10% de la suma loĝantaro de Irano. Laŭ la censo farita en 2006, la kvar ĉefaj kurde loĝataj provincoj en Irano - Okcidenta Azerbajĝano, Kermanŝaha, Kurdistana kaj Ilama Provinco - havis suman loĝantaron de 6 730 000 homoj.

Kurdoj ĝenerale konsideras nordokcidentan Iranon (Orienta Kurdio) unu el la kvar partoj de Granda Kurdio, kiuj sub tiu koncepto estus kunigataj al partoj de sudorienta Turkio (Norda Kurdio), norda Sirio (Okcidenta Kurdio) kaj norda Irako (Suda Kurdio).