Irshad Manji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irshad Manji

Irshad MANJI (naskiĝis en 1968) estas islama feministo, ĵurnalistino kaj kanada lesba aktivulino.

Manji estas la direktorino de "Moral Courage Project" en la Universitato de Novjorko. En la lastaj jaroj estis konata pro ŝia kritikema pozicio kontraŭ la islama fundamentismo kaj la ortodoksaj interpretoj de la Korano. La tagĵurnalo The New York Times priskribas ŝin kiel la plej malbona inkubo de Osama bin Laden.

En ŝia defendo al la kritika pensado, nomata ankaŭ kiel "rajtoj je religia interpretado" aŭ ijtihad (en araba lingvo), Manji kreis organizon dediĉita al la starigo de reto por muzulmanoj kiuj interesiĝas pri liberala reformo de islamo.