Isaac Stevens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac Stevens dum la Usona enlanda milito

Isaac Ingalls STEVENS (n. la 25-an de marto, 1818 - m. la 1-an de septembro, 1862) estis usona militisto kaj demokrata politikisto. Li naskiĝis en North Andover (Masaĉuseco), Usono, kaj gajnis diplomon de la usona armea altlernejo West Point pinte de sia jarklaso en 1839, kaj servis dum pluraj jaroj en la armea Inĝeniera Korpuso, kies Adutanto li estis dum la usona milito kontraŭ Meksiko, dum kio oni kapitanigis kaj poste majorigis lin. Li partoprenis plurajn batalojn, kaj grave vundiĝis dum la batalo ĉe Meksikurbo.

En 1852 li estis tre aktiva en la kampanjo por elektigi prezidenton Franklin Pierce, kiu danke nomumis lin kiel estron de la ĵus kreita Vaŝingtonia teritorio. Li servis en tiu posteno de 1853 ĝis 1857, grave rolante en la subjugigado de la indiĝenaj popoloj de la teritorio, kaj persvade kaj perforte. Interalie li estris la traktatajn diskutojn kie en 1854 ĉefo Seattle laŭdire prezentis sian faman (sed ne historie dokumenteblan) paroladon pri la sankteco de la tuta lando. En 1857 li elektiĝis kiel la tria delegito de la teritorio al la usona Domo de Reprezentantoj, kie li servis ĝis 1861.

Kiam komenciĝis la Usona enlanda milito, li reaktivigis sin en la armeo, kun rango de brigada generalo.

Li mortis pro kuglovundo al la tempio ĉe la batalo de Chantilly.