Isaszeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento pri la batalo ĉe Isaszeg
Urbocentro Isaszeg

Isaszeg (iŝaseg) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Gödöllő.

Situo

Isaszeg situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Miskolc, ne tro for de Gödöllő. Budapeŝto estas 30 km.

Historio

La unua skriba mencio pri la komunumo okazis en 1274 en formo Isuazg. Preĝejo konstruiĝis en la 13-a jarcento. En 1690 alvenis germanoj, poste slovakoj kaj poloj. En 1849 la hungaroj venkis la aŭstrojn en grava batalo. En 1937 alia katolika preĝejo konstruiĝis. En la 20-a jarcento Isaszeg iĝis grandvilaĝo, ekde 2008 urbo.

Apud la urbo fiŝkaptistaj lagoj troviĝas.

Vidindaĵoj

Famuloj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio