Islanda ĉevalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islanda ĉevalo.

La islanda ĉevalo estas ĉevala raso, kiu vivas en Islando depost la 10-a jarcento.

La islandanoj estas tre fieraj pri iliaj malgrandaj ĉevaloj kaj tre zorgeme flegas ilin. Islandaj ĉevaloj estas tre ofte menciitaj en la plej malnovaj skandinavaj sagaoj. Kvankam ekzistas certa kaj videbla biologia ligo inter tiuj ĉevaloj kaj pli klasikaj poneoj, al la islandanoj tute ne plaĉas la vorto "poneo".

La islanda ĉevalo devenas de norvegaj ĉevalrasoj kaj de diversaj rasoj da keltaj poneoj, alportitaj sur la insulon de skandinavaj popoloj, precipe vikingaj kolonianoj.