Israel Loves Iran

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Israel loves Iran aŭ en Esperanto Israelo amas Iranon, estas publika kampanjo kaj socireteja movado kiu klopodas kunvenigi israelanojn kaj irananojn kaj antaŭenigi pacon inter iliaj du landoj[1] pere de amomesaĝo por rekadrigi la diskurson de timo. La kampanjo sukcesas altigi la publikan kaj la tutmondan konscion, ke homoj en ambaŭ landoj malamas militon - ne unu la alian[2].

La organizaĵo estis fondita de Ronny Edry[3], israela instruisto, grafika dezajnisto kaj verkisto de grafikaj noveloj kaj posedanto de Pushpin Mehina[4]. La kampanjo ekestis post kiam Ronny Edry poŝtis foton de li mem kaj de sia juna filino en Facebook kun grafikaĵo diranta "irananoj, ni amas vin, ni neniam bombos vian landon." La foto disvastiĝis fulmrapide, incitante kampanjon kiu vastiĝis inter centmiloj da homoj en multaj diversaj landoj. Israelo Amas Iranon inspiris multajn similajn kampanjojn, inkluzive de "Iranon amas Israelon"[5].

En 2012, Ronny Edry parolis pri la kampanjo ĉe TEDxJaffa kaj la filmeto en TED.com estis spektata pli ol 1,2 milionfoje. En 2013, Ronny Edry kaj la fondinto Majid Nowrouzi de Irano Amas Israelan vojaĝis kun siaj familioj al St. Louis, Usono por renkontiĝi kie Edry parolis ĉe Kolegio Principia kaj ricevis la premion Viziulon de la jaro de la Instituto Euphrates kaj la du estis intervjuitaj por publika radio[6].

Reta peticio de iranano Roya Mobasheri instigis por kandidatigo la kampanjon Israelo Amas Iranan por la Nobel premio pri paco[7][8].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Dezajnistoj por paco, The Peace Factory

(angla) Kampanjo Irano Amas Israelon en Facebook

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Eshghi, Abrisham, "'Israel Loves Iran' initiative takes off on Facebook - National Israel News". Haaretz.com, la 18-an de marto 2012.
  2. (en) Sahar Namazikhah, Iranians and Israelis Call for an End to Fear, Qantara.de
  3. (en) "Ronny Edry: Israel and Iran: A love story? | Talk Video". TED.com.
  4. (en) "A peace campaign by Ronny Edry and Michal Tamir the founders of pushpin", arĥivita de la originalo en Wayback maŝino, la 12-an de aŭgusto 2013.
  5. (en) Yaron, Oded, "Iranians respond to Israeli Facebook initiative: Israel, we love you too - Israel News". Haaretz, la 19-an de marto 2012.
  6. (en) "People And Peace-Seeking: Behind 'Israel-Loves-Iran' | St. Louis Public Radio", News.stlpublicradio.org, la 28-an de marto 2013
  7. (en) "Couple behind Israel Loves Iran campaign deserves Nobel' - Israel News, Ynetnews". Ynetnews.com, la 20-an de junio 1995.
  8. (en) "Fans Push for Peace Prize for Facebook Love Campaign - Al-Monitor: the Pulse of the Middle East". Al-Monitor, la 8-an de februaro 2013.