Israelaj setlejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacie, kiam oni parolas pri Israelaj kolonioj oni kutime intencas diri judaj komunumoj, kiuj troviĝas en la teritorioj konkeritaj de Israelo en 1967 dum la sestaga milito.

Ĉi tiuj kolonioj nuntempe troviĝas en Cisjordanio. En la pasinteco ili ekzistis ankaŭ en Sinai kaj en Gaza, sed la judaj kolonoj estis perforte evakuitaj de tiuj regionoj de la Israela armeo, respektive en 1982 kaj 2005. Kelkfoje oni ankaŭ nomas judaj kvartaloj aŭ urboj en Orienta Jerusalemo kaj la Golanaj Altaĵoj "kolonioj", sed tamen temas pri teritorioj, kiuj ne plu estas sub Israela milita regado, sed kiuj simple estis aneksiitaj al Israelo.

Tuj post la ses-taga milito, la Israela registaro faris leĝon malpermesante al judoj loĝi tie. Tamen, post kelkaj jaroj tiu leĝo estis forgesata, kaj movadoj kiel Guŝ Emunim komencis krei judajn koloniojn en la konekarataj teritorioj. Temis kutime pri religiaj judoj, kiuj kredis ke la judoj havis biblian raiton vivi en la regiono. La israela registaro ankaŭ argumentis, ke havi koloniojn de judoj en la okupitaj teritorioj estus utila de strategia kaj sekureca vid-punkto. En 1982, la Israelanoj retiriĝis de la duon-insulo de Sinai, kaj la judaj kolonoj, kiuj vivis tie, estis devigataj moviĝi aliloken. En la plej granda kolonio, nomita Yamit, kelkaj religiaj judoj refuzis foriri kaj la armeo devis devigi ilin. Dum la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj la kolonioj multe pligrandiĝis, kaj nuntempe oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 400,000 israelanoj vivas en la teritorioj okupitaj en 1967. Tamen, 200,000 el ili vivas en Orienta Jerusalemo, kiu oficiale estas nun parto de Israelo. Kvankvam daure estas multaj judoj, kiuj vivas en la kolonioj por "religiaj" kialoj, ankaŭ estas ordinaraj israelanoj, kiuj iras vivi ĉar la prezoj de la domoj estas pli malaltaj.

La ekzisto de ĉi tiuj kolonioj estas unu el la plej dibatitaj aspektoj de la araba-israela konflikto. La Palestinanoj vidas la konstruadon de la kolonioj kiel kontraŭ-leĝa ago kaj ŝteladon de ilia teritorio. Internacie, la rajto de la Israelanoj konstrui koloniojn ne estas kutime agnoskata. Laŭ la plej multo da pac-interkunsentoj inter Israelo kaj la Palestinanoj, la teritorio, sur kiu la kolonioj estis konstruitaj, devus fariĝi parto de Palestina ŝtato, kaj estas tre dubinda, ke la judaj kolonoj povus resti en Palestina ŝtato. En 2005, la Israela registaro decidis retiriĝi de Gaza, kaj la ĉirkaŭ 8000 judaj kolonoj, kiuj vivis tie estis devigataj foriri. La kolonioj de Gaza estis aparte kritikataj, ĉar ili okupis multe da spaco en teritorio, kiu estas ege dense populita kaj malriĉa.