István Básthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Básthy
Persona informo
Naskonomo Bástyi István Mihály
Naskiĝo la  21-an de marto 1896(nun 1896-03-21)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 1-an de marto 1970
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo scenografo • ĉefdekoraciisto
vdr

István Básthy [iŝtvAn bAŝti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Básthy István estis hungara dekoraciisto. Lia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Bástyi István Mihály.

István Bástyi [1] naskiĝis la 21-an de marto 1896 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de marto 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Básthy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1923. Li estis dekoraciisto ĝis 1927 en pluraj teatroj (ekzemple Teatro Belvárosi, Teatro Magyar), krome li faris ankaŭ filmajn dekoraciojn. En la jaroj 1927 kaj 1928 li laboris en Berlino en filma produktejo. Hejmenveninta li daŭris la laboron en la menciitaj teatroj, eĉ ekzemple ankaŭ en Teatro Csokonai (Debrecen). Inter 1936 kaj 1940 li laboris en Nacia Teatro (Budapeŝto), poste en kabaredoj. Post la 2-a mondmilito li apartenis ekzemple al Teatro Déryné, Nacia Teatro (Pécs) (1949–1963).

Elektitaj teatraj dekoracioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj dekoracioj[redakti | redakti fonton]

  • Egri csillagok (1923)
  • Bercsényi-huszárok (1939)
  • Azért is maradok (1944)
  • Szakadék (1956)
  • Új Gilgames (1963)

Fontoj[redakti | redakti fonton]