István György Szűts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István György Szűts
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1756 (1756-11-29)
Morto 20-an de aprilo 1821 (1821-04-20) (64-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pastromonaĥoinstruisto
vdr

István György Szűts [iŝtvAn djordj sUĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szűts István György estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, instruisto.

István György Szűts [1] naskiĝis la 29-an de novembro 1756 en Szekszárd. Li mortis la 20-an de aprilo 1821 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István György Szűts studis laŭvice en sia naskiĝurbo, Baja, Pécs, Vác. En 1776 li aliĝis al la piaristoj, en 1781 li monaĥiĝis, en 1790 li pastriĝis. Inter 1779 kaj 1782 li instruis en Kőszeg. Li plulernis en Kecskemét, poste en Reĝa Universitato de Pest, kie li doktoriĝis en 1784. Post siaj studoj li instruis en seminarioj en Eger, poste en Pest. En la 1790-aj jaroj li daŭris la instruadon en diversaj urboj en diversaj lernejoj. Inter 1797 kaj 1820 li instruis en la menciita universitato, kie li estis dekano en la studjaro 1800, rektoro en 1806 [2]. Dum la pensiuliĝo li ricevis la titolon reĝa konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tentamen publicum ex universa metaphysica in reg. scientiarum universitate Pesthiensi... (1808)
  • Tentamen publicum et philosophia tradita in reg. scient. universitate hungarica (1808)
  • manuskriptoj: Psychologia empirica, Historia philosophiae, Logica, Metaphysica, Philosophia practica

Fontoj[redakti | redakti fonton]