István Heinlein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Heinlein [iŝtvAn hejnlejn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Heinlein István estis hungara historiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1927).

István Heinlein [1] naskiĝis la 19-an de januaro 1874 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 23-an de februaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Heinlein frekventis ĉiujn lernejojn en sia naskiĝurbo. Komence li okupiĝis pri historioj de Sparta kaj Ateno dum militadoj kontraŭ la persoj. Li instruis en universitato en Budapeŝto, kie li atingis altajn instruajn rangojn. En la 1930-aj jaroj li okupiĝis pri historio de Romia Imperio. En 1941 li pensiuliĝis.

Lia plej grava verko[redakti | redakti fonton]

  • Megjegyzések Sulla diktatúrájához a római államrend fejlődése szempontjából (Notoj pri diktaturo de Sulla laŭ vidpunkto de evoluo de la romia ŝtato), (1939)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.