István Kiss (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Kiss
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1923 (1923-08-17)
en Seregélyes
Morto 23-an de novembro 2012 (2012-11-23) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

István Kiss [iŝtvAn kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss István estis hungara kemiisto, profesoro. István Kiss [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1923 en Seregélyes. Li mortis la 23-an de novembro 2012 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kiss frekventis gimnazion en Békéscsaba, poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1949. Post siaj studoj li instruis en la universitato unu jaron, poste li ricevis stipendion por 4 jaroj en Leningrado, en 1954 li kandidatiĝis. Li laboris en Budapeŝto en esplora instituto, kie li okupiĝis ĉefe pri izotopoj. En 1959 li ankaŭ instruis en Universitato Eötvös Loránd. Inter 1966 kaj 1971 li laboris en atomenergia agentejo en Vieno, inter 1978-1984 li havis tie pli altan postenon. En 1968 li doktoriĝis el kemio. Li havis 7 patentojn. Li ricevis premion Kossuth en 1963.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A gőznyomás izotópeffektusok vizsgálata (1966)

Fontoj[redakti | redakti fonton]