István Mészáros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

István Mészáros [iŝtvAn mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros István estis hungara agema esperantisto. István Mészáros naskiĝis en 1950, li mortis en 2017.

Vivo[redakti | redakti fonton]

István Mészáros (1950 - 2017) dum pluraj jardekoj estis motoro en la funkciigo de Hungaria Esperanto-Asocio kaj teorie, kaj praktike. Li gvidis la Librovendejon kaj Informcentron de HEA en Budapeŝto, en la Strato Kenyérmező. En la jaro 1983. okaze de la Universala Kongreso de Esperanto, li estis membro, kaj ĉefadministranto de Loka Kongresa Komitato (LKK). En la Centra Oficejo de HEA per urĝa aranĝo li savis la esperantlingvan libro-stokon dum la inundo en la deponejo. Li estis ŝlosilpersono de la Esperanto-Fondaĵo kaj de la Kultura Esperanto-Asocio. Post sia emeritiĝo li regule partoprenis la krean laboron de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo (fondita en la jaro 1969). Li estis scienca konsilanto de la Fakgrupo. Li havis grandsignifan rolon en la hungara-esperanta kaj angla-esperanta eldonoj de la Traktato pri Estigo de Eŭropa Konstitucio, I-a kaj II-a partoj. Li redaktis la eminentan, multflankan, enhavoriĉan retejon egalite. Tiu ĉi retejo luktis dum pluraj jaroj por la kapabloevoluiga instruado de la Internacia Pontolingvo Esperanto. Lia aminda, kvieta personeco, lia agado por sia familio kaj por la tuta, esperanta komunumo estas sekvenda ekzemplo por ĉiuj hungariaj, por-esperantaj agantoj.