István Szabó (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Szabó
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1898 (1898-07-02)
en Debrecen
Morto 19-an de februaro 1969 (1969-02-19) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Debreceni köztemető
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistoarkivisto • universitata instruisto
vdr

István Szabó [iŝtvAn sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó István estis hungara historiisto, arkivisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1941).

István Szabó [1] naskiĝis la 2-an de julio 1898 en Debrecen. Li mortis la 19-an de februaro 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szabó frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste li soldatiĝis dum la 1-a mondmilito, fine li plulernis por esti arkivisto. Li doktoriĝis en 1923, 1927 kaj 1928 en Szeged. En 1927 li ricevis postenon en la universitata instituto en Debrecen, sed en la sekva jaro li laboris en la tutlanda arkivejo ĝis 1943. Li iĝis privata profesoro en 1940 en Universitato de Budapeŝto. En 1943 li instruis en universitato de Debrecen. En 1949 li estis elektita katedrestro kaj dekano. Dum la hungara revolucio de 1956 li apartenis al la revolucia universitata stabo. En 1957 li doktoriĝis antaŭ la akademio. En 1959 li translokiĝis al Budapeŝto. Li ricevis premion en 1967, krome ankaŭ postmorte depost la socialisma erao.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Debrecen 1848–49-ben (1920)
  • Ugocsa vármegye (Ugocsa), (1937, 1994)
  • A magyarság életrajza (Biografio de la hungareco), (1941, germane en 1944)
  • Bács, Bodrog és Csongrád megye dézsmalajstromai 1522-ből (1954)
  • Magyarország népessége az 1330. és 1526. évek között (1963)
  • Jobbágyok – parasztok (Servutuloj - kamparanoj), (1976)

Fontoj[redakti | redakti fonton]