István Teplán

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Teplán [iŝtvAn teplAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Teplán István estas hungara kemiisto, biokemiisto, membro (korespondanta en 1987, ordinara en 1995) de Hungara Scienca Akademio.

István Teplán [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1932 en Magyarkeszi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Teplán frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1952-1957, poste li laboris en diversaj institutoj. En la studjaro 1971 li studvojaĝis al universitato Rockefeller. En 1978 li ricevis instruan rangon titulara profesoro en la kuracista universitato en Budapeŝto, kie post jardeko li komencis esploradi. Li doktoriĝis en 1979 antaŭ la akademio. Li okupiĝis precipe pri la aktivaj peptidoj. Li ricevis premiojn inter 1983-2003.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gonadoliberinek szerepe, hatásmechanizmusa és alkalmazása a szaporodási folyamatokban (1991)
  • Antitumor aktivitású peptidek (1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]