István Bartalus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Bartalus
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1821 (1821-11-23)
en Unguraș
Morto 9-an de februaro 1899 (1899-02-09) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikologo • muzikhistoriisto
vdr
Bartalus István

BARTALUS István (bartaluŝ) estis hungara muzikhistoriisto, popolkantkolektinto, ano korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1875) naskita en Bálványosváralja (Unguraş (Cluj)) la 23-an de novembro 1821 kaj mortinta en Budapest la 8-an de februaro 1899.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bartalus estis juristo, pli poste li lernis en konservatorio de Koloĵvaro. Li estis ĉedoma instruisto en la familio de Miklós Wesselényi; ekde 1846 li estis pianinstruisto. En 1851 li translokiĝis el Koloĵvaro al Pest. Por iom da tempo li estis interpretistartisto kaj muzikinstruisto. Ekde 1867 li estis ano de la Societo Kisfaludy. Apud Gábor Mátray li estis la iniciinto de la hungara muzikhistoria esploro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 101 magyar népdal (Pest, 1861);
  • A magyar egyházak szertartásos énekei a XVI. és XVII. sz.-ban (Pest, 1869);
  • Magyar Orpheus (Vegyestartalmú zenegyűjtemény a XVIII. és XIX. sz.-ból, Pest, 1869);
  • Jelentés a felső-ausztriai kolostoroknak Magyarországot illető kéziratairól és nyomtatványairól (Bp.; 1870);
  • Vázlatok a zene történelméből (I., Bp., 1877);
  • Adalékok a magyar zene történelméhez (Bp., 1882);
  • Magyar népdalok egyetemes gyűjteménye (I–VII., Bp., 1873–96);
  • Instruktív művek, etűdok, kargyűjtemények.

Fonto[redakti | redakti fonton]