István Básti
István Básti | |||
---|---|---|---|
atakanto | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 19-an de septembro 1944 (80-jaraĝa) en Salgótarján | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
István Básti [iŝtvAn bAŝti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Básti István estas hungara futbalisto (avanulo, mezulo), teknikisto, olimpiano, olimpika ĉampiono.
István Básti[1] naskiĝis la 19-an de septembro 1944 en Salgótarján.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Básti post sia futbalista kariero estis teknikisto pri artdentoj inter 1980-1995, poste respondeculo pri sportejo ĝis la pensiuliĝo en 2004. Lia edzino naskis filon. István Básti ricevis ŝtatan premion en 2020.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]István Básti inter 1958-1963 estis futbalisto en junulara teamo de sportklubo en sia naskiĝurbo, poste samloke en la plenkreska teamo ĝis 1979. En la plenkreska periodo li ŝutis 60 golojn en 348 matĉoj. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun ora medalo teame. En la nacia teamo li neniam ludis.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM45511 hungarlingva datenaro de muzeo