Iván Raisz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iván Raisz [rajs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Raisz Iván estis hungara matematikisto, profesoro.

Iván Raisz [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1912 en Diósgyőr. Li mortis la 1-an de aŭgusto 1986 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván Raisz akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1935. En la sekva jaro li akiris plian diplomon en Scienca Universitato Ferenc József. Inter 1935 kaj 1949 li instruis en luterana lernejo por instruistoj, sed interrompo okazis en 1944 pro la soldatiĝo. En la studjaro 1949 li instruis en gimnazio en Miskolc, poste en Pezindustria Universitato Mátyás Rákosi. Li estis docento inter 1952-1977, poste li pensiuliĝis. Li ricevis memormedalon en 1961. Li okupiĝis pri trigonometrio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Gépész-és Villamosmérnökök Kézikönyve I-II. (1959-1961) - kunlaboranto
  • Alkalmazott matematika olajmérnökök részére (1962)
  • Műszaki Matematika I-IV. (1968-1969) - kunlaboranto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.