Iván Tomits

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iván Tomits [tomiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tomits Iván estis hungara fizikisto, profesoro.

Iván Tomits [1] naskiĝis la 11-an de marto 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de januaro 1953 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván Tomits frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1907. Post siaj studoj li estis asistanto de Loránd Eötvös. En 1913 li doktoriĝis en la universitato, poste li eklaboris en esplora laborejo de Hungara Poŝto. Ekde 1920 ĝis sia morto li gvidis la elektran sekcion, kie li okupiĝis pri kabloj, konduktiloj, telefonoj, telegrafoj. Inter 1924 kaj 1941 li ankaŭ instruis en Reĝa Teknika Universitato palatino József. En 1942 li malsaniĝis, poste li povis iri helpe de lambastono. En 1952 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premion en 1936.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Gyengeáramú elektrotechnika (1935) - kun iu alia
  • Csillapítás fogalmak a távbeszélő technikában: a csillapítás-értékek mérése (1947)
  • Katódcsövek alkalmazása a vezetékes távbeszélőtechnikában (1947)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.