Ivan Lendl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Lendl

Ivan Lendl estas ĉeĥoslovaka tenisisto. Li naskiĝis la 3-an de julio 1960 en Ostrava. Nun li vivas en Usono, kie li edziĝis kun usonanino, en Greenviĉo en Connecticut. Ekde la jaro 1992 li estas civitano de Usono. Li havas kvar filinojn. Li estas venkinto de Australian Open (2x), majstreco de Usono (3x), Roland Garros (3x), turniroj Masters (5x), trifoja majstro de la mondo, dufoja finalisto de Vimbledono, en la jaro 1986 la tria plej bona sportisto de la mondo kaj venkinto de 85 turniroj de Grand Prix.