Ixil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ixil
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97343
Kodo laŭ INEGI 31 039
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 598
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 14′ N, 89° 28′ U (mapo)21.233333333333-89.466666666667Koordinatoj: 21° 14′ N, 89° 28′ U (mapo) [+]
Alto 9 m
Areo 134,1 km² (13 410 ha)
Horzono UTC -6
Ixil (Jukatanio)
Ixil (Jukatanio)
DEC
Ixil
Ixil
Situo de Ixil
Ixil (Meksiko)
Ixil (Meksiko)
DEC
Ixil
Ixil
Situo de Ixil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ixil Municipality [+]
vdr

Ixil estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Ixil. La komunumo estas parto de la regiono 6 "Influencia Metropolitana". Tiu regiono de Yucatán estas la regiono kun plej multaj loĝantoj. Ĝi limas norde al la Meksika Golfo, okcidente al la regiono 7 "Litoral Oriente kaj oriente al la regionoj 3,4 kaj 5. Sude ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31039.

La situo de la regiono 6 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 3598 loĝantojn. El tiuj estis 1854 viroj kaj 1744 virinoj. La komunumo havas surfacon de 134,1 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 9 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 1200 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,3 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 2106 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1835 scipovis legi kaj skribi kaj 267 personoj estis analfabetoj. Do 12,68% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 3226 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 649 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 20,1% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]