Izoenzimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Izoenzimo (aŭ izozimo) estas unu el multaj enzimoj kiuj estas troveblaj en pli ol unu molekula formo ene de la sama specio, histo, aŭ ĉelo.

Laktata deshidrogenazo estas la plej konata ekzemplo; ĝi troviĝas en kvin malsamaj formoj en animalaj histoj. Kiam histo malsaniĝas, iom da ties karakteriza laktata deshidrogenazo estas enlasata en la sangon.

Per la determino de la formo de la enzimo (izoenzimo), kiu ĉeestas en la sango, oni povas en kelkaj kazoj identigi la tipon de afekciata histo. Ekzemple, la plej alta enzim-enhavo de sango karakteriza por korinfarkto diferencas de tiu karakteriza por akuta hepatmalsano.



Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.