Izotropeco (kosmologia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kosmologia izotropeco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Izotropeco.

En kosmologio, la universo estas tiel dirata izotropa kiam ties grandskala strukturo aspektas simile ia ajn estus la direkto laŭ kiu oni observas ĝin, tio kuntrenas ke la rapideco de la ekspansio de Universo estas la sama en ĉiuj direktoj, kaj ke la kosma fona radiado estas en ĉiuj direktoj egala, kaj se estas statistikaj ekartoj, ili estas nedependaj de la direkto.

La nunaj observoj indikas, ke la observebla universo estas homogena kaj izotropa. Tio estas malevidenta, ĉar estas nenia kialo por ke la universo estu grandskale homogena. Tiu paradokso estas dirata "problemo pri la horizonto" kaj estas klarigebla nur se oni supozas, ke tre rapida ekspansio (kosma inflacio) okazis malmulte da tempo post la kreo de universo.