Izovolumena procezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Izovolumena proceso)
Izovolumena procezo en pV koordinatoj
Izovolumenaj kurboj de akvo kun akvovaporo en koordinatoj de entalpio kaj entropio.
Bluaj v1 ... v5 estas la izovolumenaj kurboj.
Nigra estas linio de saturiĝo.
Ruĝaj estas linioj de konstanta parto de seka vaporo.

Izovolumena procezo estas termodinamika procezo kiu konservas konstantan volumenon (V=konstanto), krom volumeno ĉiuj aliaj parametroj povas esti ŝanĝataj.

Dum izovolumena procezo ne estas laboro, la termodinamika sistemo povas interŝanĝi energion nur per fluo de varmo. El la unua leĝo de termodinamiko rezultas, ke ĉia varmo estas uzata por ŝanĝi internan energion. Ŝanĝon de interna energio oni povas kalkuli el:

.

Izovolumenajn procezojn estas facile fari, ekz. (mal)hejti gason en fermita ujo, kiu havas dikajn rigidajn murojn.

Izovolumena procezo pri ideala gaso[redakti | redakti fonton]

En ideala gaso ĝia specifa varmokapacito estas konstanta, do

Leĝo de Gay-Lussac[redakti | redakti fonton]

El la ekvacio de Clapeyron, oni facile deduktas la leĝon de Gay-Lussac, kiu asertas ke, por ideala gaso en fiksa volumeno, la premo estas proporcia al la temperaturo:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]