Iðavöllr
Iðavöllr aŭ Iðawǫllr - norene „kampo de verva aktivado“, esperantigebla "Ida-kampo", "Ida-ebenaĵo" aŭ iom libere "Ida-valo" - en la nordĝermana mitologio estas kampo aŭ ebena areo en la centro de la mitologia mondo Asgardo, la mondo de la azoj. Sur la kampo laŭ la poeto Snorri Sturluson staru la haloj Glaðsheimr, la leĝejo de la azoj kaj palaco de Odino, kaj Vingólf, la templo kaj kunvenejo de la diinoj. Laŭ la ideo de Snorri Sturlusons la tuta mondo Asgardo estis konstruita sur tiu kampo, ĉar en la ĉapitro 53 de la verkaĵo Gylfaginning (Kapitel 53) li skribas „Vidaro kaj Váli [...] loĝas sur la kampo Iðavöllr kie antaŭe estis Asgardo". Krome la loko gastigis la forĝejon de la dioj.
Post la monda pereo Ragnarök sur la kampo kolektiĝas la ankoraŭ vivaj azoj, por konsultiĝi pri la rekonstruo de la universo. La kampo do kunigis la ejon de kunveno, de leĝdono kaj de metiado kaj do ne nur geografie, sed ankaŭ socie estis la centro de la mondo Asgardo.