János Berger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Berger [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berger János estis hungara pastro, profesoro.

János Berger [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1841 en Pest (urbo). Li mortis la 4-an de julio 1909 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Berger frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Nagyszombat. Inter 1862 kaj 1869 li studis teologion en Vieno. Li pastriĝis en 1866, poste dum lernado li ankaŭ instruis en Esztergom inter 1867 kaj 1874, dume li doktoriĝis en Vieno. Li instruis kiel publika ordinara profesoro en Universitato de Pest ĝis 1909. Li estis rektoro en la studjaro 1880, en la sama jaro li ricevis ŝtatan premion. En 1892 li ricevis la titolon papa ĉambelano.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Beszéd az 1876-77. évi tanszaknak... (1876) - universitata parolado
  • Rectori székfoglaló beszéd... (1880) - rektora parolado
  • Beszéd, melylyel rectori székéről lelépett... (1881) - rektora parolado

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.