János Gálfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János GÁLFI [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gálfi János estis hungara geofizikisto.

János Gálfi [1] naskiĝis la 26-an de marto 1919 en Monor. Li mortis en 1991 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Gálfi abiturientis en Cegléd en 1937. Li akiris matematikan-fizikan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter. Post la diplomo li ne akceptis peton de Rudolf Ortvay pri la instruado, sed li eklaboris en geofizika instituto, kie li okupiĝis pri sismaj mezuriloj. Post jaroj li laboris en alia instituto, kie li okupiĝis pri hidrologiaj elektraj esploroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Geofizikai kutatási módszerek I./Szeizmika - libro
  • A szeizmikus kutatási módszer korszerű problémái, különös tekintettel a néma területekre (1952)
  • Geotermikus időbeli változások (1961)
  • Felszín alatti vizek hidrológiája 3. A geofizikai kutatás hidrogeológiai alkalmazása (1972) - libro
  • Geophysical prospecting (1979)
  • Törmelékes kőzetek elektromos paramétereinek függése a víztartalmuktól (1989)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.