János Hajdu (1948)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Hajdu [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajdu János estas hungara-sveda biokemiisto, biofizikisto, membro (ekstera en 2013) de Hungara Scienca Akademio.

János Hajdu [1] Arkivigite je 2014-04-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 17-an de septembro 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Hajdu akiris diplomon pri kemio en 1973 en Universitato Eötvös Loránd en sia naskiĝurbo. Li atingis la sciencan gradon PhD pri biologio en 1980. En 1988 li ricevis sciencan gradon M.A. en Oksfordo, en 1994 D.Sc. Li pasis tempojn en 1976 en universitato en Berno, poste jarojn en Oksfordo en la 1980-aj jaroj. Li esploris inter 1988-1996 en Oksfordo, inter 1995-2003 en Uppsala, en 2007 en Stanford. Li instruis inter 1973-2003 en Budapeŝto, dume ankaŭ en Lejpcigo en 1974, en Berno en 1976 kaj ankaŭ en aliaj lokoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.