János Kecskeméti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Kecskeméti [jAnoŝ keĉkemEti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kecskeméti János estis hungara pastro, monaĥo, profesoro. Liaj familiaj nomformoj estis Kecskeméthi, Kecskeméthy, Kecskeméty.

János Kecskeméti [1] naskiĝis en 1633 en Osmana Imperio en Kecskemét (nuntempe en Hungario). Li mortis en 1712 en Habsburga Imperio en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kecskeméti aliĝis al la jezuitoj en 1652. Li akiris diplomon jam en Hungara reĝlando en Kassa. Post siaj studoj li estis predikisto en diversaj urboj. Li estis fama oratoro, eĉ li estis nomata "hungara Cicerono". Li estis monaĥejestro en Kőszeg, kolegiestro en Nagyszombat, Sopron kaj Kassa, intertempe longe rektoro de Pázmáneum. Li estis rektoro en Jezuita Universitato de Nagyszombat inter 1697/98–1699/1700 [2].

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nagy tűz kis szikrája (sen eldonjaro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.