János Krobót

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Krobót [jAnoŝ krobOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krobót János estis hungara pastro, profesoro, kanoniko. Lia familia nomo laŭ la malnova ortografio estis Kroboth.

János Krobót [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1770 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 31-an de oktobro 1833 en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Krobót frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis filozofion en Pozsony, teologion en Nyitra. En 1794 li pastriĝis, poste li estis episkopa sekretario 2 jarojn. Li instruis komence en Nyitra, poste en akademio en Pozsony. Li estis ekde 1808 vicdirektoro de pripastra lernejo en urbo Pest. Inter 1816 kaj 1825 li instruis edukadon en Reĝa Universitato de Pest. En la studjaro 1817 li estis dekano, en 1826 rektoro [2]. En 1825 li iĝis kanoniko, en la sekva jaro li ricevis oran medalon, en 1827 li estis nomumita abato, en 1830 reĝa konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tentamen publicum e physica et oeconomia rurali e praelectionibus ... ( 1807)
  • pedagogiaj prelegoj en la studjaro 1815
  • Oratio anniversaria die 47 instaurationis regiae scient. universitatis ... (1827)
  • Dissertatio de antiquioris Hungariae scholis et academiis quae interciderunt ... (1830)

Fontoj[redakti | redakti fonton]