János Pável

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Pável
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1842 (1842-12-31)
en Oradea
Morto 15-an de julio 1901 (1901-07-15) (58-jaraĝa)
en Zagrebo
Okupo
Okupo entomologo
vdr

PÁVEL János (pa:vel) estis hungara entomologo naskita en Nadjvarado la 31-an de decembro 1842 kaj mortinta en Zagrebo la 15-an de julio 1901.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Pável finis la universitaton en Peŝto, en 1863 li fariĝis la kunlaboranto de bestarejo de MNM. En 1870 li kolektis kune kun Imre Frivaldszky en ĉirkaŭaĵo de Konstantinopolo kaj Brusa, poste en Hungario. Li riĉigis la bestarejon kun pluraj specoj. Li eldonis kune kun Géza Horváth la nomliston de granda papilikolekto de Hungario (Magyarország nagy pikkelyröpűinek rendszeres névjegyzéke, Bp., 1875); kune kun Lajos Abafi-Aigner la katalogon de papilioj en verko Fauna Regni Hungariae.

Fonto[redakti | redakti fonton]