János Rónay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RÓNAY János (pro. ro:nai) hungara honvedkapitano naskita en Tasnádszarvad la 4-an de januaro 1824 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de oktobro 1897.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Rónay preparis sin pastro kaj li lernis en Pazmaneum de Vieno, sed li ŝanĝis sian intencon kaj li pristudis juron en Peŝto. En la hungara revolucio de 1848 li luktis por la reokupado de fortikaĵo Buda kiel leŭtenento la 2-an de majo 1849. Li kaptis la vunditan imperiestran generalon Hentzi kaj li portigis lin en konstruaĵon de la militĉfkomandejon. Artúr Görgey nomumis lin kapitano. Post la falo de liberecbatalo li kaŝis sin en bieno de grafo Imre Degenfeld kiel intendanto. Post 1867 li laboris en la ministerio pri justicafero. Lia milittaglibro en 1925 eniĝis en la Milithistorian Muzeon, sed dum la dua mondmilito ĝi perdiĝis.

Fonto[redakti | redakti fonton]