Saltu al enhavo

Jón Jósep Snæbjörnsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jónsi
homo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj informoj
Naskiĝo 1-an de junio 1977 (1977-06-01) (49-jaraĝa)
en Akureyri
Ĝenroj pop-rokmuziko
Aktivaj jaroj 1997 ĝis nun
Persona informo
Lingvoj islanda
Ŝtataneco Islando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
aktoro
filmkomponisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Jón.

Jón Jósep Snæbjörnsson aŭ pli mallonge Jónsi (naskiĝis la  1-an de junio 1977, do nun 49-jara) estas islanda kantisto kaj membro de la muzikgrupo Í Svörtum Fötum ("en nigraj vestoj"). Li nome de Islando partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2004 kaj akiris la 19-an pozicion.

La artisto duafoje reprezentis Islandon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, nun en duopo kun la kantistino Greta Salóme Stefánsdóttir, kaj pasis al la finalo, kie la bone farita islanda kontribuaĵo tamen ne atingis elstaran pozicion.